Libera regna urbo

Liberaj kaj regnaj urboj en la Sankta Romia Imperio 1648

Libera regna urbolibera imperia urbo estis en la Sankta Romia Imperio urbo kiu ne apartenis al iu alia membro-ŝtato de la Imperio kaj do havis super si neniun regionan landestron sed nur la imperiestron mem – ili havis imperian senperecon.

Origine temis pri du apartaj specoj de urboj: la "regnaj urboj", senpere sub la imperiestro, kaj la "liberaj urboj", iamaj episkopaj urboj kiuj akiris ioman aŭtonomion. Ekde la 15-a jarcento oni nomis ilin kune "liberaj kaj regnaj urboj", kion oni poste populare konfuzis al "liberaj regnaj urboj".

Liberaj kaj regnaj urboj ĝuis certajn liberecojn kaj privilegiojn. Regnaj urboj estis interne plejparte aŭtonomaj kaj kutime havis propran juĝistaron. Tiusence ili estis laŭrange pli similaj al landestroj de imperiaj membro-ŝtatoj ol al urboj apartenantaj al tiuj. Ili tamen havis ankaŭ apartajn devojn al la imperiestro: pagi impostojn rekte al li, kaj subteni lin milite. Liberaj urboj ricevis sitan statuson de la imperiestro aŭ de sia episkopo. Ili ofte similis al regnaj urboj, sed ne devis pagi imposton, nek militservi (krom ĉe krucmilitoj).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search